Job 19

1Ijob respondis kaj diris: 2Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj? 3Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min. 4Se mi efektive eraris, Mia eraro restos ĉe mi. 5Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon, 6Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto. 7Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon. 8Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon. 9Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo. 10Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon. 11Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon. 12Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo. 13Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi. 14Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min. 15La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo. 16Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin. 17Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro. 18Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi. 19Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi. 20Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj. 21Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min. 22Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno? 23Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro, 24Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko! 25Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo. 26Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; 27Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto. 28Se vi diros: Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero, 29Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.

Copyright information for Esperanto